Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La popolo

La unu man' plugil-tenilon,
l' alia glavon tenas.
Popolo bona, povra jene
oferas sangon, ŝvitas pene,
dum ĝi la vivon trenas.

Kial ĝi verŝas sian ŝviton?
Ja, kiom ĝi bezonus
da manĝ' kaj vesto por vivteno,
la ter' patrina eĉ sen peno
per si mem al ĝi donus.

Kial ĝi sangofere sturmas
en malamikan tajdon?
Patrujdefendi — vi insistas.
Patruj' sen rajto ne ekzistas,
popol' ne havas rajton!